Pri la projekto

 

cropped-cropped-LogoTTT_OK-1.pngTrejnu la Trejniston (angle Train the Trainer!, TTT) estas projekto realigata kadre de la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio.

Post sukcesa projekto koncentriĝinta pri la junulara fako, TTT estas jam la dua, rilata al trejnado de trejnistoj ene de la Esperanto-movado, kun fokuso pri la plenkreska celgrupo.

Ĝi komenciĝis en oktobro 2015 kaj daŭros ĝis la fino de oktobro 2017.

Celo

La ĝenerala celo de la projekto estas strebi pliprofesiiĝon kaj altniveliĝon de Esperantujo. La movado povos iĝi pli forta danke al plenkreskaj trejnistoj de ĉiu aĝo, kiujn ni mem edukos ene de nia movado. 

Por tio ni bezonas trejnistojn kiuj povas trejni kaj motivigi aliajn esperantistojn kaj certe uzante esperanto lingvon.

La ses engaĝitaj partneraj organizoj el Germanio, Islando, Italio, Pollando kaj Skotlando kun helpo de specialistoj deziras analizi kiel aktivuloj pri la trejna/eduka fako aliras la trejnan/edukan taskon en diversaj organizoj, kaj identigi bonajn praktikojn pri la temo.

Trejnseminario

La ĉefa renkontiĝo de la projekto estis tutsemajna trejnada seminario, kiu okazos en marto 2017 en Munkeno, Germanio.

Renkontiĝoj

  1. Bjalistoko, Pollando: decembro 2015
  2. Rejkjaviko, Islando: majo 2016
  3. Edinburgo, Skotlando: junio 2016
  4. Verĉelo, Italio: oktobro 2016
  5. Trejnada seminario (Munkeno, Germanio, marto 2017)
  6. Bolonjo, Italio: junio 2017

Partneroj

Oficiale la projekton aliĝis ses eŭropaj Esperanto-organizoj: Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando), Bunta Esperanto-Asocio (Italio), Esperanto-Klubo Munkeno (Germanio), Islanda Esperanto-Asocio (Islando), Kosmo Strategio (Skotlando) kaj Verĉela Esperanto-Grupo (Italio). Partoprenantoj de la internaciaj labor-renkontiĝoj, kaj antaŭ ĉio en la trejnista seminario en Munkeno en printempo 2017, povos interŝanĝi spertojn, memlerni, aŭ poste lernigi siajn kunlaborantojn pri trejnaj aferoj. Krome okazos malfermaj informaj renkontiĝoj dediĉitaj al la temoj de la projekto.

ttt-mapo