Trejnseminario en Munkeno

De la 25a de marto (sabato) ĝis la 2a de aprilo (dimanĉo) okazos la pinta renkontiĝo de la tuta dujara projekto Trejnu La Trejniston. Dum ĝi okazos intensa seminario kiun gvidos Charlotte Scherping Larsson, kiu estas profesia trejnisto de trejnistoj. Kune kun ŝi kungvidos Joop Kiefte kaj Magnus Henoch, kiuj ĵus finis trejniĝi por esti trejnistoj.

La evento estas aparte utila por persona kreskado kaj speciale por tiuj, kiuj volas senti sin pli memfidaj trejni la aliajn homojn. Dum la seminario vi lernos diversajn teknikojn de trejnado kaj vi havos la taskon mem liveri vian propran sesion.

Ĉiu partnera renkontiĝo (el Bjalistoko, Verĉelo, Bolonjo, Munkeno, Edinburgo kaj Rejkjaviko) rajtas senpage sendi po 3 partoprenantojn. Se vi loĝas en Pollando, Islando, Italio, Germanio aŭ Britio – vi povas kandidatiĝi sendante al ni (projektoj@kosmo.eu.com) viajn datumojn; ĉiuj kostoj (vojaĝo, loĝado, manĝado) estas kovritaj el la projekta monsubteno.

La seminario komenĉiĝos sabate la 25an de marto je 11:30 kaj la Solena Fermo okazos dimanĉe matene la 2an de aprilo.

Vizitu la eventon ĉe Facebook

Programo

 

Kiel trovi la lokojn

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *